Letra da Música: Mi ĉiam kredis ke la koro - Persone

Esse letra de Persone já foi acessado por 192 pessoas.

Publicidade
Comente

Mi ĉiam kredis ke la koro
rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri amoro
kaj dolĉa amafer'
Kaj plu mensogis pri destin'

Kaj mi renkontis ŝin hazarde
post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej'
Kaj ni parolis tiel arde
ĝis en la nokta blu'
Ŝi diris pli, mi revis plej

refrain:
Kaj se en ajna land'
vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand'
Ĉu gravas, se vi solas?

Per vantaj vortoj elokvente
tra cigarednebul'
ni zorge serĉis por akord'
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul'
la lumo de malferma pord'

refrain

Mi ĉiam kredis ke la koro
rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri angoro

Quer fazer uma correção nesta letra?





    Comentários (0) Postar um Comentário

    Nenhum comentário encontrado. Seja o primeiro!